-
Genezo 20
- 1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li ekloĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur; kaj li loĝis kiel fremdulo en Gerar.
- 2 Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
- 3 Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo.
- 4 Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon?
- 5 Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
- 6 Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi.
- 7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj.
- 8 Kaj Abimeleĥ leviĝis frue matene, kaj li vokis ĉiujn siajn sklavojn kaj rakontis ĉion ĉi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
- 9 Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi.
- 10 Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
- 11 Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
- 12 Kaj efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj ŝi fariĝis mia edzino.
- 13 Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al ŝi: Faru al mi ĉi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
- 14 Kaj Abimeleĥ prenis ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.
- 15 Kaj Abimeleĥ diris: Jen mia lando estas antaŭ vi; kie plaĉas al vi, tie loĝiĝu.
- 16 Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil arĝentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaŭ ĉiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaŭ ĉiuj vi estas pravigita.
- 17 Kaj Abraham ekpreĝis al Dio; kaj Dio sanigis Abimeleĥon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
- 18 Ĉar la Eternulo estis ŝlosinta ĉiujn uterojn en la domo de Abimeleĥ pro Sara, la edzino de Abraham.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.