-
Levitiko 21
- 1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;
- 2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;
- 3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi.
- 4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.
- 5 Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.
- 6 Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
- 7 Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.
- 8 Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.
- 9 Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.
- 10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.
- 11 Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu.
- 12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.
- 13 Edzinon li prenu al si virgulinon.
- 14 Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
- 15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.
- 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 17 Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
- 18 Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,
- 19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon,
- 20 nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.
- 21 Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
- 22 La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi.
- 23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
- 24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.